La Kanto de Egidio

Dum la Internacia Arta Vespero (UK 2023) por ĉiuj kongresanoj mi kantis ‘La kanto de Egidio’ (malnova-nederlanda: “Egidiuslied”). Tio estas unu el la plej famaj poemoj de la nederlanda kaj flandraj lingvoj de la mezepoko. Temas pri amo, amikeco kaj la morto… La origina verkisto estas anonima (ĉ. la jaro 1400). La poemon mi tradukis en Esperanton en 2022.

La Kanto de Egidio

Egidio, kien vi iris
Amikkunulo mankas al mi 
Vin trafis morto, mi daŭrvivis
Estis bonega kompani’
Unu el ni devis mortiĝi

Ĉiela regno nun vin enlasis
Sunobrilado lucida pli
Ĉiun ĝojon vi ricevis 

Egidio, kien vi iris
Amikkunulo mankas al mi 
Vin trafis morto, mi daŭrvivis

Preĝu por mi ĉar mi spiregas
En la mondo sufera
Ejeton mian vi subtenas
Sonoros ario plorkanta
Ĝis ankaŭ mi estos mortinta

Egidio, kien vi iris
Amikkunulo mankas al mi 
Vin trafis morto, mi daŭrvivis
Estis bonega kompani’
Unu el ni devis mortiĝi

Anonimo, ĉ. la jaro 1400
Tradukis Merlo, Novembro 2022

Sticky Post / Glueca afiŝo

This is exciting, a bilingual blog! Will I manage to keep everything neatly separated, or will it become one big mess? Time will tell! Please use the categories in the sidebar to navigate between themes. Enjoy!

Kiel ekscita, dulingva blogo! Ĉu mi ordigos aŭ malordigos? Tempo diros! Bonvolu uzi la kategoriojn en la flankmenuo por navigado inter la temoj. Ĝuu!

Dekunueto

Jen mia unua Esperanta poemo. Mi nomas ĝin Dekunueto, kiel en la nederlanda Elfje. La unua frazo konsistas el unu vorto, la dua el du ktp. La kvina frazo resumas la poemon unuvorte. Ne plu ol dek unu vortoj, tre taŭga por praktiki vortfaradon!

Endreniliĝintoj

Fiero fandiĝa 

Kiel kalva Kalaharo

Rekviemo por retiriĝanta harlinio

Saĝiĝonto?